EL «GILGAMEŜ»
I. TABULO

Kiu ĉie vidas ĉion, tutan vaston de la lando,
kiu ĉion lernis, konas kaj komprenis,
kiu vidas tra la homa viv' kaj ago,
kiu tralumigis la sekretojn kaj misterojn
kaj l' abismojn de la saĝo,
kiu el la tempo antaŭ la diluvo portis konojn,
kiu malproksiman vojon iris al la plejlontano,
klopodegan longan migron kaj veturon suferplenan,
tiu mem skribigis ĉion, siajn penojn, siajn ŝarĝojn,
sur tabul' el dura ŝtono.

Gilgameŝ elmasonigis murojn de la urbo Uruk,
de la urbo altamura, pacoĉirkaŭata,
metis fonde fundamenton de Eanna, sankta templo,
fundamenton, kies firmo estas kiel erco.
Sub la templo sankta, kie do Ŝamaŝ loĝas,
estas la grenejo riĉa sub ŝtonplato.
Kaj neniam la gardistoj ĉesas stari sur la muroj,
ili gvatas tage-nokte.
Gilgameŝ, trione homo, dutrione dio,
lin rigardas la urbanoj kun respekto tima,
lin rigardas kun admiro, senkomparan
laŭ la fortŝvel' kaj belo.
La leonon el la reto li eltiras kaj strangolas mane,
sovaĝtaŭron kuratingas kaj faligas.
Lia voĉo en la urbo estas kiel patrordono.
Gilgameŝ neniam lacas, venas-iras kaj ordonas,
la labor' neniam ĉesas, unu la alian urĝas,
Uruk devas pleje pompi inter ĉiuj urboj.
Gilgameŝ ne lasas iri filon al la patro,
tage-nokte daŭras la laboroj,
Gilgameŝ, paŝtisto de la pacoĉirkaŭata urbo,
estas forta kaj potenca kaj posedanto de la saĝo,
Gilgameŝ ne lasas iri virgulinon al amanto,
nek filinon de nobelo al heroo ŝia.

Veoj do leviĝas supren al la grandaj dioj,
al la dioj de l' ĉielo, estroj de la sankta Uruk:
"Ja vi kreis la potencan sovaĝtaŭron,
nian reĝon Gilgameŝ!
Li ne havas al si kompareblan,
la leonon el la reto li eltiras kaj strangolas mane,
por ni estas tro potenca.
Li ne lasas iri filon al la patro,
tage-nokte daŭras la laboroj,
Uruk devas pleje pompi inter ĉiuj urboj,
Gilgameŝ, paŝtisto de la pacoĉirkaŭata urbo
estas forta, estas saĝa, estas por ni tro potenca,
li ne lasas virgulinon iri al amanto,
nek filinon de nobelo al heroo ŝia."

Tiun veon aŭdis Anu, ĉielestro,
kriis li al la diino Aruru:
"Aruru, vi kreis iam reĝon Gilgameŝ,
nun do kreu tian kiel li.
Poste tiu potenculo foje
iru en la urbon Uruk.
Tiuj du konkuru inter si,
kaj la urbo Uruk havu pacon!"

Kiam tion ĉi Aruru aŭdis,
ŝi en sia koro kreis
eston laŭ la dezir' de Anu.
Poste ŝi la manojn lavis
kaj argilon knedis kaj surkraĉis ĝin,
kaj el la argilo kaj saliv' diina
kreis noblan sproson, la heroon Enkidu,
fortan kiel la armeo de l' milita dio Ninib.

Harkovrita estas lia tuta korpo,
sur la kap' la haroj ondas virineske
kaj abundas kiel grenoj de Nisaba.
Li nenion scias pri la land' kaj homoj,
lin survestas felo vila
kiel dion de la kampoj kaj herbejoj Ŝamukan.
Kaj li manĝas kun la gazeloj herbon,
sin regalas kun la bestoj ĉe l' trinkejo,
kun svarmaĵo de akvoj gajas en sia koro.

Kaj al la ĉasisto, bestretisto
ĉe l' trinkejo li kontraŭstaris,
unu tagon, duan tagon, trian tagon, ĉe l' trinkejo.
Lin la ĉasisto vidis, lia vizaĝ' perpleksis,
li kaj liaj bestoj eniris lian domon.
Li, konfuze, afliktite, kriis,
li en sia koro timis, lia mieno sombris,
tra la koro lamentoj al li tirigis,
li aspektis kiel la migranto
de malproksimaj vojoj.

Buŝon apertis la ĉasisto kaj parolis,
kaj li diris al sia patro:
"Patro, patro, viro venis el la montoj,
kaj ega estas lia forto,
potenca kiele la armeo ĉiela de Anu,
konstante li iras sur la stepo,
konstante li estas kun la bestoj,
konstante li restas ĉe l' trinkejo,
mi lin timas kaj ne riskas proksimiĝi,
li plenigis kaptokavojn, kiujn fosis mi,
li disŝiris kaptoretojn, kiujn metis mi,
tiel li el miaj manoj
eskapigas ĉiujn kampobestojn,
min malhelpas preni predon."

Buŝon apertis lia patro kaj parolis,
kaj li diris al la filo:
"Iru al Uruk, al la reganto Gilgameŝ,
granda potenco, granda saĝo,
iru al li, petu helpon."

Laŭ konsilo patra li ekiris,
iris vojon al la urbo Uruk,
tie li paŝis antaŭ reĝon Gilgameŝ
kaj parolis li kaj diris:
"Min elaŭdu, reĝo majesta, Gilgameŝ,
granda potenco, granda saĝo,
viro venis delontane el la montoj,
ega estas lia forto,
kaj potenca kiele la armeo ĉiela de Anu,
konstante li iras sur la stepo,
konstante li estas kun la bestoj,
konstante li restas ĉe l' trinkejo,
mi lin timas kaj ne riskas proksimiĝi,
li plenigis kaptokavojn, kiujn fosis mi,
li disŝiris kaptoretojn, kiujn metis mi,
tiel li el miaj manoj
eskapigas ĉiujn kampobestojn,
min malhelpas preni predon."
Ekparolis al la ĉasisto, diris Gilgameŝ:
"Iru, ĉasisto, elkonduku ampastrinon,
sanktan publikulinon,
kaj kiam al trinkejo venos trinki la bestoj,
ŝi demetu la vestojn, por ke li prenu ŝian maturplenon.
Se li vidos ŝin, li certe aliros.
Fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj."

Iris do la ĉasisto, prenis kun si la ampastrinon,
sanktan publikulinon,
ili de tie iris, vojon rekte direktis,
Je l' tria tago ili atingis al tiu kampo,
kaj la ĉasisto kaj ampastrino tie sidiĝis atendi.
Unu tagon, duan tagon ili sidis ĉe l' trinkejo.
Jen, alvenas trinki la bestoj,
la svarmaĵo de l' akvoj gaje tumultas,
venas ankaŭ Enkidu,
nobla sproso, la heroo ĉiebukla,
kaj li manĝas kun la gazeloj herbon,
sin regalas kun la bestoj ĉe l' trinkejo,
kun svarmaĵo de l' akvoj gajas lia koro.

Vidis lin la ampastrino, viron fortoŝvelan,
potenculon turbulentan meze de kampo.
"Jen li, sankta publikulino, solvu la tukojn mamajn,
kaj malkaŝu la hontindaĵojn,
por ke li prenu vian maturplenon.
Ne hezitu, prenu lian ardon avidan,
se li vidos vin, li certe aliros,
vestojn vaste apertu, kaj sur vin li metiĝos,
lin ekscitu ardi per arto virina,
lia brusto sur vi kuŝiĝos preme,
fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj."

Pretis tuj la virino solvi la tukojn mamajn,
kaj malkaŝi la hontindaĵojn,
por ke li prenu ŝian maturplenon.
Ne hezitis preni lian ardan avidon,
vestojn vaste apertis, kaj sur ŝin li metiĝis,
ŝi ekscitis ardi per arto virina,
lia brusto sur ŝi kuŝiĝis preme.
ŝin sestage kaj sepnokte konis Enkidu,
dum ses tagoj kaj sep noktoj ilin am' unuigis.

Kaj satiĝinte per la volupto
li nun turnis la vizaĝon al la bestoj,
sed apenaŭ tiuj lin ekvidis,
tuj la gazeloj kuris for,
kampobestoj retiriĝis time.

Konsternite staras tie Enkidu,
staras mute kiel alligita,
malfortiĝis al li la genuoj,
ĉar la bestoj retiriĝis.

Moderiĝas Enkidu,
for jam lia turbulento,
kaj aŭdas, aŭdas, apertas orelojn.

Li revenas kaj sidiĝas ĉepiede de l' ampastrino,
li rigardas alvizaĝe la ampastrinon,
kaj dum al li la ampastrin' parolas,
larĝe apertas la orelojn.

Kaj la sankta publikulino diras al li, Enkidu:
"Enkidu, vi estas forta, estas kiel dio,
kial kun la besta svarmo kampojn kuri vi volas?
venu, mi vin gvidos al la pacoĉirkaŭata Uruk,
al la sankta domo, kie loĝas Anu, loĝas Iŝtar,
kie Gilgameŝ restadas, senkompara laŭ la forto,
kaj kiel la sovaĝtaŭro regas pri l' popol' potence.'

Ŝi parolis, ĝis la vortoj iris al li en la koron,
je amiko li sopiris, kiu lian koron konas,
kaj li diras al la ampastrino:
"Bone, ampastrino, gvidu do min al Uruk.
al la sankta templo, kie loĝas Anu, loĝas Iŝtar,
kie Gilgameŝ restadas, senkompara laŭ la forto,
kaj kiel la sovaĝtaŭro regas pri l' popol' potence.
Mi mem volas lin defii, lin provoki al batalo,
la potencan, mi, potenca, spitos kaj elvokos lukti!
Mi la sorton ŝanĝos sola,
mi, naskita kampe, mi, la fortoŝvela!
Vidu proprokule, kion tie mi faros!
Ĉion, kio estos, mi jam scias certe!"

Enkidu do kun la ampastrino
iris al Uruk pacoĉirkaŭata.
Tage-nokte solenis tie la homoj gaje,
stratojn ĉie dekoris bunte tapiŝoj belaj,
dancis knabinetoj plene de vivplezuro,
per jubil' la heroojn ellogante dehejme.

Iris al la sankta templo la virin' kun Enkidu,
ŝi divenistinon vokis, tiu inicita venis,
kaj parolis al Enkidu jene:
"Vin la dioj longe vivigu, Enkidu!
Montru mi al vi la gajan homon Gilgameŝ,
lin ekvidu kaj alvizaĝe rigardu!
Bela laŭ virbravo, forton havas li,
fortoŝvela estas lia tuta korpo,
pli potenca estas li ol vi,
tage-nokte ne lacas,
ŝanĝu la intencon Enkidu!
Amas reĝon Gilgameŝ la dio ŝamaŝ,
vastan saĝon donis al li dia Triunuo:
Anu, Enlil, Ea.
Antaŭ ol vi venis el la montoj,
sonĝon en Uruk vidis pri vi Gilgameŝ,
vekiĝinte, la sonĝon diris al patrino sia:
"Ho patrino, mi ĉi nokte vidis sonĝon.
Estis tie la astroj de l' ĉielo
kaj al mi falegis kiel la armeo ĉiela de Anu.
Kaj tio estis kiel unu viro.
Mi lin levi volis, sed tro forta li estis,
mi lin sterni volis, sed eĉ movi ne povis.
L' urbo tuta staris tie kaj rigardis,
kaj la popolo kolektiĝis ĉirkaŭ li,
kisis al li la manojn kaj la piedojn.
Sed mi stringis lin kiel virinon,
kaj sur lin mi premis min,
kaj lin svingis kaj lin ĵetis al piedoj viaj.
Kaj vi diris nin egalaj,
lin vi nomis mia frat' kaj via filo."
Riŝat-Ninlil, ĉiodivena, diras nun al sia filo,
Riŝat-Ninlil, reĝpatrino, diras nun al Gilgameŝ:
"Gilgameŝ, ke estis tie la astroj de l' ĉielo
kaj falegis al vi kiel la armeo ĉiela de Anu,
kaj tio estis kiel unu viro,
kiun levi vi volis, sed tro forta li estis,
kiun sterni vi volis, sed eĉ movi ne povis,
kiun stringis vi kiel virinon
kaj sur kiun vi surpremis vin,
kiun svingis vi kaj ĵetis al piedoj miaj,
kiun mi deklaris filo,
la signif' de tio estas jeno:
Venos al ni viro potenca, venos amiksava kunulo,
ega estos lia forto en la lando,
kaj li defios vin batalprovoke,
kaj vi luktos kun vi en arda lukto,
kaj lin svingos kaj lin ĵetos al piedoj miaj,
kaj mi lin akceptos filo kaj via frato,
kaj li estos al vi amiko,
kaj kunul' kaj kunbatalanto."
Jen do Enkidu, la sonĝ' de Gilgameŝ,
kaj jen ĝia solvo.

II. TABULO
LA LUKTO INTER GILGAMEŜ KAJ ENKIDU

Al la foirplaco paŝas el la templo Enkidu,
korpopotence baras stare la vojon,
kolektiĝas tuta Uruk, urbaj amasoj altumultas,
sed ĉe l' vido mirinda ili retropaŝas,
pro l' rigardo minaca ili klinas dorson,
kaj ĉe lia piedo ili falas time,
kiel feblaj etuloj.
Gilgameŝ, al dio simile,
estas atendata solene,
pretas jam la kuŝej' tapiŝa,
sankta lito por l' unuiĝo
kun Iŝĥara, diin' de fekundo.
Venas el la palaco Gilgameŝ,
porde baras eniron Enkidu,
ili unu l' alian kaptas nun
en la pordo de sankta Dom' Familia,
kaj sur strat' ili luktas plu,
kaj simile al armeo kuŝas Enkidu
sur la reĝpaŝtisto de la lando.
Sed ĉi tiu alpremiĝas kiel al virino,
transturniĝas kaj jam kuŝas supre,
kaj lin svingas kaj lin ĵetas
al la piedoj de l' patrino.

Malesperfurioze krias Enkidu,
hirta kaj taŭzita estas la harar' de la kapo granda,
en la kampo li naskiĝis, li la fortoŝvela,
li stariĝas kaj rigardas la rivalon,
sombra lia vizaĝo, morna lia mieno,
liaj brakoj falas al la koksoj lacaj,
larmoj sidas en la okuloj.

Buŝon apertas Riŝat-Ninlin, reĝpatrino,
ekparolante diras ŝi al Enkidu:
«Ja vi estas mia filo, mi hodiaŭ naskis vin,
la patrin' mi estas al vi kaj jen estas via frat'!"
Buŝon apertas Enkidu kaj ekparolas
kaj li diras al patrino Riŝat-Ninlin:
"Ho patrin', mi trovis en batalo fraton!"
Kaj nun al li diras Gilgameŝ:
"Estu mia amiko lukti flanko ĉe flanko!"

III. TABULO
FUĜO KAJ REVENO DE ENKIDU

En la brila reĝa palaco loĝas lukse nun Enkidu,
sed premata al li la koro:
je la step' li sopiras kaj je la kampobestoj.
Li ne povas resti palace, resti urbe,
kaj li fuĝas kaj forkuras al sovaĝejoj.
Afliktiĝas en sia koro Gilgameŝ,
ĉar la amiko kaj la kunulo Enkidu
fuĝis kaj foriris al sovaĝejoj.
Li kunvokas la oldulojn de la urbo:
BAŭdu min, olduloj de la urbo,
kaj direktu al mi la okulojn!
Afliktita mi estas nun pro Enkidu,
ploras mi pro Enkidu,
kiel ploristin' mi lamentas!
La batalhakil' ĉe l' flanko,
la ĵetlanco en la mano,
kaj la glavo en la zono,
kaj l' okuloj de la ĝojo,
miaj festaj vestoj, mia fortoŝvelo,
kiom ĉio ĉi valoras?
Levis sin demono super min,
fuŝis al mi ĉian ĝojon,
fuĝis for amiko Enkidu
kaj ekstere vagas inter kampobestoj.
Mi ordonis lin funebri al la popolo tuta
de la urbo pacoĉirkaŭata
mi ordonos lin prilamenti al la popolo,
vei en funebraj vestoj ekŝiritaj, polvumitaj
kaj mi mem malpurajn metos sur min vestojn
kaj survolvos leonfelon kaj tra l' kamp' rapidos,
kaj lin serĉos senripoze."
En la stepo staras Ejikidu,
manoleve preĝas li al Ŝamaŝ:
"Dio Ŝamaŝ, damnu, damnu la ĉasiston pro l' misago,
neniigu liajn havojn, prenu de li la virforton,
lin demonoj turmentegu, lin serpentoj ĉirkaŭrampu!"
Tio el korpleno lia fontis,
kaj li kriis plej furioze kontraŭ l' sankta publikulino:
"Ampastrino, templa putino,
mi la sorton al vi difinas,
grandajn damnojn al vi mi diros,
tiuj pezu sur vi eterne:
strato estu via loĝejo,
via domo — ombro de muro,
vundaj, lacaj estu piedoj,
trampoj batu kaj elpuŝitoj,
almozuloj al vi la vangojn!
Min malsato kaj soifego
nun turmentas pro vi, putino,
jen, vi vekis en mi volupton,
kaj tuj scion havi mi volis,
kaj al bestoj fremda mi iĝis!
Ĉar el mia kampo ŝirante
vi min al la urbo venigis,
damna, damna, damna vi estu!"

Aŭdis Ŝamaŝ tuj la parolon el lia buŝo,
kaj krie vokis al li el la ĉielo:
"Enkidu, pantero de la stepo!
Kiai damni do la sanktan publikulinon?
kiu donacis al vi manĝon
ricevatan sole de dioj,
kiu donacis al vi vinon
ricevatan sole de reĝoj,
kiu vin per vasta talaro vestis,
kaj la majestan Gilgameŝ al vi akiris amiko?
Nun via pleja amiko jam estas Gilgameŝ,
vin ripozigas sur kuŝejo de bunta tapiŝo,
sur ripozejo lukse metita vin li kuŝigas
kaj ĉe lia sinstro vi loĝos en trankvila loĝejo,
princoj de la lando kisos al vi la piedojn,
kaj ĉiuj en la urbo Uruk al vi servas.
Sciu, nun funebras pri vi la popolo tuta
de la urbo pacoĉirkaŭata,
li ordonis vin piilamenti al la popolo,
vei en funebraj vestoj ekŝiritaj, polvumitaj,
kaj li mem malpurajn portas korpe vestojn,
sur sin volvis leonfelon kaj tra l' kamp' rapidas,
kaj vin serĉas senripoze."

La parolon de heroo Ŝamaŝ aŭdas Enkidu,
trankviliĝas lia koro kolerega.

Kaj briligas dio Ŝamaŝ la vojpolvon,
tie venas rapidege reĝo Gilgameŝ,
kvazaŭ lumas lia leonfelo.

Enkidu kun la amik' reiras al la urbo.

VIII. TABULO
LA MORTO DE ENKIDU

Ĉe l' unua bril' de tagiĝo Gilgameŝ
iris al la kuŝej' de amiko sia.
Tiu ĉi kuŝis tie silente,
fluis softe la spiro anima,
fluis softe el lia buŝo.
Lin rigardis Gilgameŝ kaj ploris.
Lin rigardis kaj parolis Gilgameŝ:
"Enkidu, do kie estas via forto,
kie jam via voĉo, amiko mia?
Kiel taŭro sovaĝa estis vi,
forta kiel la leono estis vi,
kaj rapida kiel la gazelo.
Kaj mi vin amis kiel fraton, vin,
super princoj granda mi vin faris, vin,
kaj ĉiu bela virino en Uruk
por vi flamis kaj vin amis, vin.
Kun vi mi iris al la cedrarbaro,
kun vi mi estis tage-nokte,
kun vi mi portis al urbo Uruk
la tranĉitan kapon de Humbabo,.
tiel ke la montaroj zorgpremataj
saviĝintaj jam de ĉi ega plago
ĉiam diros nian nomon bene.
Ni mortbatis komunlukte
la sorĉtaŭron furiozan de l' ĉielo.

Ĉu do vin tiu monstro trafis murde
per venena haladzo faŭka?
Ĉu al ni la grandaj dioj ne pardonis,
ke nin kaptis kolerego kontraŭ Iŝtar,
kaj ni murdis komunlukte
tiun taŭron alsenditan de l' ĉielo?"

Kaj li silente sidis tie unu horon
kaj rigide rigardis malproksimen.
Sidis tie silente Gilgameŝ
kaj denove rigardis al Enkidu.
En silento kuŝis Enkidu.
"Enkidu, amiko kaj amato,
amiko de miaj junaj jaroj!
Jen vi kuŝas, vi, panter' de la stepo,
vi, kapabla je faro plej mirinda,
ĉar ja kune ni iris al la cedrarbaro,
ĉar ja kune ni ĉasis, kune ni murdis
la sorĉtaŭron alsenditan de l' ĉielo
kaj Humbabon, cedrarbare loĝantan.
Kio estas ĉi profunda dormo,
kio ĉi dorma sveno vin premanta?
Vi aspektas tiel morne nun
kaj plu ne aŭdas miajn vortojn."

Sed plu l' okulojn tiu ne levis.
Palpis al li la koron Gilgameŝ,
sed ĝi ne batis, ĝi plu ne batis.
Kaj nun, kiel fianĉinon, per kovrilo,
sian amikon kovris mole Gilgameŝ.
Hurl' eksonis, kiel de leono,
kiel de l' leonino lancopikita!
Hurlas sian vean plendon Gilgameŝ,
elŝiregas al si la harojn,
kaj disŝutas ilin en la vento,
kaj deŝiregas de si la vestojn
kaj surmetas vestojn de funebro.

Kaj ses tagojn kaj ses noktojn ploras
Gilgameŝ pri la amiko kaj amato,
kaj nur je l' sepataga mateniĝo
igas meti la korpon al la tombo.
Je l' sepa tago enterigas Gilgameŝ
la amikon kaj amaton Enkidu,
kaj forkuras el Uruk,
altamura, pacoĉirkaŭata urbo,
kaj rapidegas al la stepo,
kaj tie renkontiĝas kun ĉasisto
kiu fosas kaptokavon por leonoj.
Kaj la ĉasisto parolas al la reĝo
kaj ĉi-vorte sin, al li turnas:
"Alta estro, reĝo Gilgameŝ,
vi mortigis cedrarbare la arbariston,
kaj Humbabon mem, de la cedra monto la estron,
kaj leonojn en la ravinoj vi mortigis,
kaj la taŭron mem senditan de l' ĉielo,
kial al vi la vangoj tiel palas,
kial sub aflikt' la vizaĝo magras,
kial al vi do klinita la statur',
kial do vi estas kiel pligrimanto
de lontanaj vojoj?
Kial al vi la vangoj estas bruligitaj
de tagmeza sunardo, de pluvo, de vento,
kial vi en paco-ne-trova vago
tra la stepo rapidas tiel morne?"

Gilgameŝ la buŝon apertis
kaj parolis li kaj diris:
"Kiel al mi la vangoj ja ne palus,
kiel al mi ne kliniĝus la statur',
kiel al mi la koro ne lamentus,
kiel mi ne estus kiel pilgrimanto
de lontanaj vojoj,
kiel mi en paco-ne-trova vago
tra la step' ne rapidus tiel morna?
La amiko ligita al mi firme,
Enkidu, panter' de la stepo,
Enkidu, amiko juna, ĉiopovulo,
ĉar ja kune ni iris al la dia monto,
kaj Humbabon venkis sur la monto cedra,
ĉar ja kune ni kaptis, murdis la sorĉtaŭron,
ĉar leonojn en la ravinoj ni mortigis,
Enkidu, amiko mia, Enkidu,
ĵus trafita estis de l' ĉiuhoma sorto.

Mi ses tagojn kaj ses noktojn ploris,
je la sepa mi igis meti lin en tombon.
Ve, la sorto de l' amiko premas min,
sur mi la sorto de l' amiko pezas.
Jen pro kio sur la stepo mi vagas,
jen pro kio tiras min la malproksim'.
La amiko plejamata iĝis polvo,
la amiko plejamata iĝis ter',
kiel la argilo iĝis Enkidu,
kiel la argilo, kiel flava kot'.
Ĉu mi same do devos sterni min,
ĉu mi devos same kuŝiĝi por ripozo,
kaj neniam plu releviĝi,
ve, neniam, dum eterno de l' eterno?"

IX. TABULO

Pri l' amiko Enkidu ploras Gilgameŝ,
pri l' amiko li ploras plej amare,
kaj rapidegas tra la stepo.
"Ĉu mi mortos ankaŭ mem kaj estos kiel Enkidu?
Granda veo en mia kor' ekloĝis,
timo de morto trafis min, tial en la stepo mi vagas,
al la potenca Utnapiŝtim, ido de Ubara-Tutu,
kiu akiris vivon eternan,
mi prenas vojon kaj rapidege mi iras.
Montoravinojn mi nokte atingis,
vidante leonojn tie, mi timis,
levante la kapon mi petegis preĝe,
al Nin-Urum, grandsinjorino, reĝino de l' urbo de vivo,
al ŝi, lumanta inter ĉiuj dioj, iris miaj preĝoj,
ŝi min ŝirmu ankaŭ nun!"

Li do ekiras. Atingas la dumonton Maŝu: inter la du montsuproj kuŝas la ĉielvolbo, inter ili foriras vespere la suno. La pordon de la suno gardas la skorpiohomoj, teruraj gigantoj. Ili, vidante ke Gilgameŝ estas dutrione dio, kaj eksciinte, kien kaj por kio li iras, montras al li timigan, profundegan, tenebran intermonton. Tra ĉi tiu, en plena mallumo, post dekdu duoblaj horoj li venas sub la helan ĉielon, kaj

antaŭ li la park' de la dioj kuŝis,
la ĝardenon de la dioj li ascendis.
Rubenoj tie la fruktoj estas,
plezure rigardi la berojn,
ŝtono lazura sur arboi aliaj
dezirekscite rigardi ĉi tiujn,
la sablo de maro nura juvelo
abunde pli ol kardo kaj ol dorno
kuŝas nura juvelo.
Sur la ĝarden' blindige la suno-radioj brilas,
kaj haltis Gilgameŝ en sia iro,
kaj levis okulojn siajn al tiu diĝardeno...

XII. TABULO
LA REAPERIGO DE ENKIDU

Regas Gilgameŝ en urbo Uruk,
reĝas en la urbo pacoĉirkaŭata,
la trankvilon en la kor' ne trovas,
turnas sin al la Urbgardantino,
turnas sin al la diino Ninŝun:
"Ninŝun, Urbogardantino,
mi renkonti volus mian Enkidu
kiel eblus vidi lian ombron?
Helpu, sankta, mi volas lin demandi,
kia sorto estas al mortintoj."

Ekparolis urbogardantino Ninŝun
kaj al Gilgameŝ ŝi diris:
"Gilgameŝ, volante iri al Submondo,
al la dom' de l' granda dio de mortintoj,
ja ĉemizon puran al vi ne surmetu,
ja vi estu, kiel homo ordinara!
Al vi ne licas fajn-olee ŝmiri vin,
ĉar la odor' allogos tro da ombroj ŝvebaj,
al vi ne licas porti arkon ĉe la flank',
ĉar de vi sagtrafitaj ombroj altumultos,
al vi ne licas teni sceptron en la man',
ĉar ĉiuj ombroj de vi fuĝos time,
al vi ne licas ŝuon porti sur pied'
kaj plej softa devas esti via paŝ'.
Kisi virinon plejamatan gardu vin,
bati virinon neamatan gardu vin,
kisi la idon plejamatan gardu vin,
bati la idon neamatan gardu vin,
aŭ vin kaptos la lamento de la ter'.
La patrino de Nin-azu, Ter-diino,
tie kuŝos, tute nuda, tie kuŝos,
ripozante, rifuzante tie kuŝos,
per la korpo vojon baros.
Al la dezerto granda iras Gilgameŝ,
vojon ekiras al la pordoj de l' submondo,
al la timige morna mondo de Irkalla.
Jam li direktas siajn paŝojn al loĝejo,
el kie plu la enpaŝinto ne revenos.

Vojon ekiras al Submondo Gilgameŝ.
Ĉu sur sin ĉemizon puran metis li,
ĉu la korpon fajnolee ŝmiris li,
flanke arkon, mane sceptron portis li,
ŝuojn havis, per la paŝoj bruis li,
aŭ virinon plejamatan kisis li,
aŭ virinon neamatan batis li,
aŭ la idon plejamatan kisis li,
aŭ.la idon neamatan batis li?
Jen, lin kaptis la lamento de la ter'.
La patrino de Nin-azu, Ter-diino,
tie kuŝis, tute nuda, tie kuŝis,
ripozante, rifuzante tie kuŝis,
per la korpo vojon baris.

Tie staris, longe staris, vane staris Gilgameŝ,
iris poste, iris sola al Ekur, la dom' de Enlil:
«Patro Enlil, iun tagon reto kaptis min,
kaptomaŝo sur la teron ĵetis min,
mi funebras pri l' amiko Enkidu,
kaj diino Ninŝun ploras pri l' regato Enkidu,
aperigu, la amikon Enkidu,
lin ne Namtar plagis peste, nek malsano jugas korpe,
lin la tero kapte tenas
lin ne ŝiras la provosoj de Nergal la senindulga,
lin la tero kapte tenas,
sur la batalkamp' de viroj li ne kuŝas inter vundoj,
lin la tero kapte tenas."

Ne respondis patro Enlil.
Tie staris, longe staris, vane staris Gilgameŝ,
iris poste, iris sola al Lundio, Patro Sin.
"Patro Sin, en iu tago reto kaptis min,
kaptomaŝo teren ĵetis min,
aperigu la amikon Enkidu!
lin ne Namtar plagis peste, ne malsano jugas korpe,
lin la tero kapte tenas,
lin ne ŝiras la provosoj de Nergal la senindulga,
lin la tero kapte tenas,
sur la batalkamp' de viroj li ne kuŝas inter vundoj,
lin la tero kapte tenas."
Ne respondis patro Sin.
Tie staris, longe staris, vane staris Gilgameŝ,
poste iris sola al la saĝa dio de l' profundoj,
iris li al patro Ea:
"Patro Ea, iun tagon reto kaptis min,
kaptomaŝo sur la teron ĵetis min,
aperigu la amikon Enkidu.
Lin ne Namtar plagis peste, nek malsano jugas korpe,
lin la tero kapte tenas,
sur la batalkamp' de viroj li ne kuŝas inter vundoj,
lin la tero kapte tenas."
Lin elaŭdis saĝa dio de l' profundoj Ea,
tuj li diris al Nergal, heroo firma:
"He, Nergal, heroo firma,
tuj malfermu truon en la tero,
elkonduki ombron Enkidu,
por parol' kun lia frato Gilgameŝ."

Aŭdis lin Nergal', heroo firma,
tuj malfermis truon en la tero
elkondukis ombron Enkidu,
tian kiel ventospiro.
Ili staris vidalvide sed distance,
laŭte sonis voĉ' de Gilgameŝ,
softe tremis voĉ' de Enkidu:
Buŝon apertis, diris Gilgameŝ:
"Ho parolu do, amiko,
al mi parolu do, amiko,
kaj la leĝon de la tero,
kiun vi okule vidis,
diru al mi diru jam!"

"Ho amiko, mi ne povas,
ĝin mi neniel povas diri,
ĉar se la leĝon de la tero,
kiun mi okule vidis,
mi eldirus al vi nun,
vi sidiĝus por tuttaga ploro."
"Mi sidiĝu por tuttaga ploro do!"
"Sciu do, ke la amikon,
kiun iam jubilbruste vi alpremis,
vermoj manĝas kiel oldan vestĉifonon.
Sciu, ke mi, amiko via, Enkidu,
kiun iam vi per viaj manoj tuŝis,
mi fariĝis jam argilo,
mi disfalis jam en polvon,
mi fariĝis polvo."
"Kiu heroe vivis, mortis, ĉu vi vidis tian?"
"Lia patro kaj patrino lian kapon tenas,
super lin virino lia klinas sin."
"Kiu restis sensepulta, ĉu vi vidis tian?"
"Ties ombro ne ripozas en la tero."
"Al kiu mankas animflego, al kiu mankas memorkulto,
ĉu vi vidis tian?"
"Manĝo postrestinta pote,
manĝo elĵetita straten
tian nutras."
"Ĉu ekzistas do feliĉo por mortintoj?"
"Sen korpvesto kaj sen varma vivkareso,
vegetante, vane ŝvebas ombroj vakaj..."